Manoj kaj vortoj - Unua poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 1

Manoj kaj vortoj - Unua poemo

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:La trezoro de la vivo ne estos tute elpruvita en la fina elspiro
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1950–1960
Dato:1959
Grupo:Islanda
La trezoro de la vivo ne estos tute elpruvita en la fina elspiro
aŭ en la sinmortiga beateco de la adoleskanto
aŭ en la unuvoĉa sperto de blanka aŭ nigra haŭto.
Ĝi ne senvualiĝas tute en la momento kiam ekfrapas la ŝtormo
kaj ne je plenumita venko
aŭ je longe dezirita malvenko.
Ĝi trembrilas nek tute en la decido de la murdisto
nek en la supreniro de la filantropo.

Estado ne mezureblas per la mezerilo de dio
per la mezurilo de la steloj
per la mezurilo de la eterneco.
Via vivo staras fronte al la morto
sed ne en la ombro de la morto.

Dezerto kaj oceano kaj ĝangalo
poluso marfundo stratosfero:
kiam tiuj vojoj fariĝas via vojo
ili eble donas al vi multvarian veron profundan kaj altan.
Sed tiu vero
tiu mezurilo
tiu trezoro
ne estas la Vero, la Merzurilo kaj la Trezoro.