Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
PrintempoUnua verso:Lumas mondo fajre bele
Aŭtoro:Friðrik Hansen
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)N-ro 20a 12a julio 1995
Proks. dato:≈ 1975–2000
Grupo:Islanda
1. Lumas mondo fajre bele,forte fluas, ridas viv’, somertago brile hela kante plenas en aktiv’. Sun-anĝeloj flirte soras, vibras sankta vivo-sent’, somer-ĝoje cignoj ĥoras super lag’ en suda vent’.
2. Super montoj alte helasglor’ ĉiela, sen vual’, milda blovo disen pelas la nebulon el la val’. Nun maldormi indas vere, nur ekzisti kun dezir’, vidi cignojn supertere ŝvebi nutre por inspir’.
3. Mi eltrinkas pacon montan,plenas glas’ de suna or’, trinkas ĝoje luman fonton rokorande roza flor’. Belan vaston jen vizie vidas mi trans monta blu’, nun maldormi indas plie, vivi nur kun tia ĝu’. |