Du korvoj | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Du korvoj

Unua verso:Korv’ al korvo flugas kaj
Tradukanto:I. Lubjanovskij
paĝo(j)34
Metro:Fjórar línur (tvíliður) ferkvætt:aaBB
Proks. dato:≈ 1825–1850
Grupo:Rusa
1.
Korv’ al korvo flugas kaj
ĝin demandas en malgaj’:
„Kion ni tagmanĝi povus?
Kie manĝon ian trovus?“
2.
Korv’ al korvo: „Scias mi,
kie manĝon trovos ni:
Kavalir’ sub alta arbo
kuŝas morta, kiel garbo.
3.
Kiu, kial murdis lin,
scias lia ĉevalin’,
lia falko kaj ankoraŭ
nur edzino lia kora.
4.
Sed la falko forrapidis,
la rival’ ĉevalon bridis,
la edzin’ atendas iun
– ne l’ mortintan , la alian.“
1828