Al la leganto | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Floroj de l’ Malbono 2

Al la leganto

LA FLOROJ DE L’ MALBONO
Unua verso:La stulto, la malsaĝo, la peko, la avaro
Tradukanto:Kalman Kalocsay
paĝo(j)54–55
Proks. dato:≈ 1950
Dato:1857
Grupo:Franca
1.
La stulto, la malsaĝo, la peko, la avaro
okupas niajn mensojn kaj niajn korpojn ĉenas,
kaj plu niajn amatajn rimorsojn ni vivtenas,
kiel sur almozuloj sin nutras insektaro.
2.
Obstinas niaj pekoj, poltronas niaj pentoj;
la kulpkonfesojn kare ni vendas, kaj kun ĝojo
revenas senskrupule al la kotplena vojo,
kredante lavi ĉiujn makulojn per lamentoj.
3.
Sur la kusen’ de l’ Miso, Satano Trismegisto
sorĉlulas longe nian spiriton kaj ĝin estras,
dum la metalo riĉa de nia volo estas
vaporigata de ĉi scienca kemiisto.
4.
Fadenojn nin movantajn diablo tiras, taŭzas!
Eĉ en malpuraj aĵoj troviĝas por ni logoj;
tag-tage ni plu paŝas al la Inferaj lokoj,
sen abomen’, tra ombroj, kiuj fetore naŭzas.
5.
Kiel ĉe l’ mam’ turmentas per kiso kaj per manĝo
malriĉa diboĉulo kadukan meretricon,
ni ŝtelas preterire sekretan plezur-spicon,
perforte premtorditan kiel el velka oranĝo.
6.
Densa, svarmanta kiel da vermoj dekmil centoj,
popolo da demonoj en niaj cerboj drinkas,
kaj kiam ni enspiras, en niajn pulmojn sinkas
la Morto, nevidebla river’, kun surdaj plendoj.
7.
Se violent’, veneno, ponard’, bruligo-krimo
ankoraŭ ne surbrodis per siaj plaĉaj tordoj
kanvason trivialan de niaj aĉaj sortoj,
estas, ĉar, ve, ankoraŭ tro tima la animo!
8.
Sed inter la ŝakaloj, panteroj, ĉashundinoj,
simioj kaj skorpioj, serpentoj kaj vulturoj,
ĉi monstroj baraktantaj kun hurloj kaj murmuroj
en la manaĝerio de niaj misinklinoj,
9.
estas unu plej terura, plej fia, plej obseda!
Kvankam ĝi ne tumultas per krioj, nek per gestoj,
volonte ĝi ruinigus la teron per tempestoj
kaj glutus for la mondon per buŝmalferm’ osceda;
10.
ĝi estas la Enuo! — Kun larmo nevolata
ĝi revas eŝafodojn fumante nargileon.
Vi konas, ho leganto, ĉi monstron, fajnan feon,
leganto hipokrita — al mi simila, — frata!