Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Balado fanfaronanta pri la grandaj utiloj de tiu ĉi verkoUnua verso:Jen estas en ĉi tiu libro
Aŭtoro:Kalman Kalocsay
paĝo(j)2
Proks. dato:≈ 1950
Grupo:Esperanto originala
Balado
fanfaronanta pri la grandaj utiloj de tiu ĉi verko
1. Jen estas en ĉi tiu libromanĝaĵo por la Muza fil’ kun salo, pipro kaj zingibro: klarig’, instruo kaj konsil’ kaj krome rimoj mil kaj mil. Do, ĝin en sankta skribmanio poeto, uzu kun util’! Ni donas ĉion, krom genio.
2. Instruas ni pri ekvilibrode ritmo kaj sonora stil’, kaj: kiel la konfuza vibro de kor’ puriĝas per distil’ al jamb’, trokeo aŭ daktil’. Fluidon nutran la kranio elĉerpu do kun riĉa spil’: Ni donas ĉion, krom genio.
3. Kaj (ĝoju en vi ĉiu fibro,aŭ nin ataku per paskvil’) jen estas, kun kritika kribro, neologisma vortkompil’ por poezia asimil’. Do, vidu, mankas ja nenio por helpi vin tra malfacil’: Ni donas ĉion, krom genio. Dediĉo Princo poeto, al armil’! Kantu kun larma litanio, aŭ ĉirpu, kiel gaja gril! Ni donas ĉion, krom genio. |