Einar Benediktsson | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Einar Benediktsson 1864–1940

UNU POEMO
Einar Benediktsson kombinis en sia karaktero du elstarajn kvalitojn: tiun de profunda poeto kaj tiun de vizia aferisto. Li estis leĝisto laŭ eduko kaj servis frue en sia kariero kiel distriktestro en Norda Islando, poste ankaŭ en Suda Islando. Li estis ankaŭ advokato en Rejkjaviko kaj redaktoro de la unua tagĵurnalo en Islando 1996–1998. Dum kelka periodo li sin multe okupis pri politiko. Post 1907 ĝis 1921 li loĝis eksterlande (en Britujo kaj Danlando) kiel aferisto. En tiuj jaroj kaj poste li multe vojaĝis ĝis li revenis al Islando kaj dum siaj lastaj jaroj loĝis en izoleco en sia bieno Herdísarvík okcidente sur la suda bordo de Islando. Einar Benediktsson estas inter la plej rimarkindaj islandaj poetoj en la moderna tempo. Liaj poemoj elstaras pro pensa profundo kaj forma virtuozo. 

Einar Benediktsson aŭtoro tradukita de Baldur Ragnarsson

Poemo
Oceano ≈ 2000