Hannes Sigfússon 1922–1997
DU POEMOJ
Hannes Sigfússon estas unu el tiuj poetoj kiuj renovigis la stilon de la islanda poezio post la dua mondmilito. Tiu renovigo koncernis kaj la formon kaj la esprimadon kiuj ambaŭ draste deviis de la tradicia poetiko de rimoj, regula aliteracio kaj pli-malpli rekta esprimado. Tiu „revolucio“ akirigis al la koncernaj poetoj la kromnomon „atom-poetoj“, unue en mallaŭda senco, sed poste tiu nomo fariĝis serioza literatur-historia koncepto. La „atom-poetoj“ tamen estas diferencaj
inter si kaj havas ĉiu sian apartan karakteron. Hannes Sigfússon debutis kiel poeto per sia MEIRA ↲
Hannes Sigfússon estas unu el tiuj poetoj kiuj renovigis la stilon de la islanda poezio post la dua mondmilito. Tiu renovigo koncernis kaj la formon kaj la esprimadon kiuj ambaŭ draste deviis de la tradicia poetiko de rimoj, regula aliteracio kaj pli-malpli rekta esprimado. Tiu „revolucio“ akirigis al la koncernaj poetoj la kromnomon „atom-poetoj“, unue en mallaŭda senco, sed poste tiu nomo fariĝis serioza literatur-historia koncepto. La „atom-poetoj“ tamen estas diferencaj
inter si kaj havas ĉiu sian apartan karakteron. Hannes Sigfússon debutis kiel poeto per sia granda poemo Dymbilvaka 1949 (la nomo estas malnova kaj rilatas al la semajno antaŭ Pasko kiam oni ŝanĝis pri frapiloj en la preĝejaj sonoriloj, metis lignan frapilon anstataŭ metala). Tiu granda poemo, kvankam obskura, estas unike impresa per siaj ofte strangaj metaforoj kaj ia mistika grandiozo. Post tio Hannes aperigis pliajn poemarojn, kiujn ecigas originala bildriĉo kaj vastaj konceptoj. ↑ MINNA